Videoj

20/01/2025

Senegalo - Samba Boozy Bouzot (2015)

 


Ĉi tiu kanto prezentas Samba Boozy Bouzot kaj lian landon Senegalo. Tra la versoj, li esprimas sian fieron pri sia deveno kaj la bela kulturo de sia hejmlando. Ĝi estas inspiro el la albumo, kiu baldaŭ aperos en Esperanto, kaj portas mesaĝon pri liaj radikoj kaj amo por Senegalo. NB: Ĉi tiuj tri kantoj estas ankaŭ disponeblaj kiel videoj en la oficiala retejo www.sambamuziko.com La kantotekstoj de Samba Boozy Bouzot estas disponeblaj en elŝutebla PDF-dosiero. https://sambamuziko.com/produit/3-nov... Se vi ĝuas la kantojn, ni invitas vin subteni nian projekton por esperantista muziko per donaco. Vi estas invitita subteni la esperantistan projekton de la albumo « MemFarito » de Samba Boozy Bouzot! Via subteno estas tre grava por ni. Dankon pro via helpo! https://sambamuziko.com/fari-donacon/ « MemFarito » estas muzikalbumo de la esperantista artisto Samba Boozy Bouzot, kiu estos lanĉita la 5-a de decembro 2024. La albumo estas speciale verkita, komponita kaj produktita de li mem, tial la titolo « MemFarito ». Ĝi estas esprimo de lia persona kreemo kaj sindediĉo al muziko kaj Esperanto. La albumo estos disponebla sur ĉiuj retaj muzikplatformoj kaj en sociaj retoj, por ke ĉiuj povu ĝui ĝin kaj subteni lian arton. » Legu Pli https://sambamuziko.com/ Kontaktu nin por viaj kulturaj eventoj, koncertoj, kongresoj aŭ festivaloj, kunvenoj, ktp. Se vi volas ekscii pli da informoj pri nia albumprojekto ‘Memfarito’, ankaŭ. La artisto Samba Boozy Bouzot restas malferma al ĉiuj Esperantistaj komunumoj por kunlaboroj kaj partnerecoj, ktp. https://sambamuziko.com/kontakto/ Dankon, @meta_def_film, pro la bonega laboro kaj dediĉo en la realigo de la video! Via talento kaj profesieco faris ĉion eĉ pli bela ol ni imagis. Ĉi tiu verko estas nun speciala parto de mia vojo, kaj mi ĝojas, ke ni povis labori kune. Grandan dankon pro via helpo kaj inspiro!

Jonny M - Petolas (2024)



Multaj el vi demandis pri nova albumo de unu el la plej famaj kantistoj de moderna Esperantujo. Jen la bonaj novaĵoj: Ĝi finfine pretas! Dek du kantoj atendas la aŭskultantojn en ĉi tiu freŝnova verko en konata rege-repa maniero – sed ĉi-foje aldoniĝas sudamerikaj sonoj al la mikso. Jonny M - Petolas estas la titolo de la albumo kaj ĝia produktado jam komenciĝis tuj post la antaŭa albumo Kreaktiva, daŭris tra la kronvirusa pandemio kaj nun pretas ĝustatempe por la nova jaro 2024!

Ĉi-foje, krom multaj tekstoj pri variaj temoj, personaj malfacilaĵoj kaj multege da ironio, ankaŭ troviĝas kunlaboro kun Tim Gallego en Petolas. Krom Jonny M kantante pri la graveco de la suno por via vitamino D-kvanto en la korpo, ankaŭ amo havas elstaran lokon en la albumo. Propra plaĉo, kiel alia ekzemplo, estas kanto kiu jam delonge konatas kaj kunkantatas en vivaj koncertoj.

Do por fini, la tria oficiala albumo de la esperantlingva regekantisto estas mikso de konata kaj nova stilo kaj certe necesaĵo por veraj ŝatantoj de Jonny M!

Jonny M en ĉi tiu albumo estas:
Jonas Marx: aŭtoro, ĉefvoĉoj

Korusvoĉoj:
- Falkonection (Falko Schönian)

Gastaj aŭtoroj kaj kantistoj:
-Tim Gallego en Nia familio

Muzikoj kaj aranĝoj:
-Alann Ulises en 1, 2, 3, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12
-FX-M Black en 4

Tekstoreviziado : Jaes EstradaMiĥaelo Rikardo Balicki (ne de ĉiuj tekstoj), Bertilo Wennergren (ne de ĉiuj tekstoj)

Registrita en la Studio: Körner Studio , Kolonjo, Germanio
Soninĝeniero & mastrofaranto: Falkonection (Falko Schönian)

Foto kiu inspiris por la kovrilo: Kam Lee
Aliaj inspirantaj fotoj: Ariel Palmer
Grafika prilaboro de la kovrilo kaj libreto: Jonas Marx