Videoj

20/01/2025

Senegalo - Samba Boozy Bouzot (2025)




MemFarito » estas muzikalbumo de la esperantista artisto Samba Boozy Bouzot, kiu estu lanĉata la 5-a de decembro 2024. La albumo estas speciale verkita, komponita kaj produktita de li mem, tial la titolo « MemFarito ». Ĝi estas esprimo de lia persona kreemo kaj sindediĉo al muziko kaj Esperanto.
https://sambamuziko.com/muziko/

Jonny M - Petolas (2024)



Multaj el vi demandis pri nova albumo de unu el la plej famaj kantistoj de moderna Esperantujo. Jen la bonaj novaĵoj: Ĝi finfine pretas! Dek du kantoj atendas la aŭskultantojn en ĉi tiu freŝnova verko en konata rege-repa maniero – sed ĉi-foje aldoniĝas sudamerikaj sonoj al la mikso. Jonny M - Petolas estas la titolo de la albumo kaj ĝia produktado jam komenciĝis tuj post la antaŭa albumo Kreaktiva, daŭris tra la kronvirusa pandemio kaj nun pretas ĝustatempe por la nova jaro 2024!

Ĉi-foje, krom multaj tekstoj pri variaj temoj, personaj malfacilaĵoj kaj multege da ironio, ankaŭ troviĝas kunlaboro kun Tim Gallego en Petolas. Krom Jonny M kantante pri la graveco de la suno por via vitamino D-kvanto en la korpo, ankaŭ amo havas elstaran lokon en la albumo. Propra plaĉo, kiel alia ekzemplo, estas kanto kiu jam delonge konatas kaj kunkantatas en vivaj koncertoj.

Do por fini, la tria oficiala albumo de la esperantlingva regekantisto estas mikso de konata kaj nova stilo kaj certe necesaĵo por veraj ŝatantoj de Jonny M!

Jonny M en ĉi tiu albumo estas:
Jonas Marx: aŭtoro, ĉefvoĉoj

Korusvoĉoj:
- Falkonection (Falko Schönian)

Gastaj aŭtoroj kaj kantistoj:
-Tim Gallego en Nia familio

Muzikoj kaj aranĝoj:
-Alann Ulises en 1, 2, 3, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12
-FX-M Black en 4

Tekstoreviziado : Jaes EstradaMiĥaelo Rikardo Balicki (ne de ĉiuj tekstoj), Bertilo Wennergren (ne de ĉiuj tekstoj)

Registrita en la Studio: Körner Studio , Kolonjo, Germanio
Soninĝeniero & mastrofaranto: Falkonection (Falko Schönian)

Foto kiu inspiris por la kovrilo: Kam Lee
Aliaj inspirantaj fotoj: Ariel Palmer
Grafika prilaboro de la kovrilo kaj libreto: Jonas Marx

17/08/2019

Platano - LS/012-016 (2019)








- - -

012 - Esperanto Lives (1:22)
013 - Podkasto.net (VaVo) (1:57)
014 - MLMK (2:02)
015 - 170717 (2:27)
016 - Vivas ni (1:51)


- - -
LS por Libera Stilo (freestyle) far' de Platano.

---

06/01/2017

Jonny M : Kreaktiva (2017)



Ekde la 3a januaro 2017 fine pretas ĝi- la tria albumo de la fama regeartisto. 14 freŝnovaj kantoj, inter alia kunlaboroj kun La Perdita Generacio, Dolchamar kaj j O m O.

Dancigaj ritmoj, bone pripensitaj tekstoj kaj enkapantaj melodioj atendas vin. La kanto "Ni estas fortaj" jam igis la homojn danci dum du koncertoj en indonesio, la kanto "Por mia patro" estas dediĉita al lia patro kaj "Ribeluloj" kun Dolchamar priparolas sociajn problemojn kaj kritikas la kapitalistan sistemon.

Jonny M jam vizitis multajn landojn kaj kun la nova albumo li denove travojaĝas esperantujon. En Esperanto, la germana kaj angla feliĉigas la simpatia, juna viro jam ekde 2006 liajn ŝatantojn.

https://www.jonny-m.org

05/05/2015

Platano - LS/006-011 (2015)

 







- - -

006 - 2014 (2:29)
007 - Trista Ebrio (1:36)
008 - Tekila Barato (2:01)
009 - Mens' bilboka (1:26)
010 - Bretona Bubo (0:59)
011 - Ghis tuj (2:28)


- - -
LS por Libera Stilo (freestyle) far' de Platano.
5 etetaj kantoj donitaj... 

Atandante SE-MO (Sen Motivo) pli serioza projekto
(ankaux senpaga) kiu devas iam aperi. 
En 2016, aperos 1a albumo de Platano. Por subteni tiun
projekton vi povas promesi la acxetado de tiun diskon.

---
Ankaux eblas acxeti diskon de la Pafklik kaj Hiphopa Kompilo vol. 2





05/10/2013

Jonny M - Foresto (akustika regeo) (2013)

Jen nova albumeto de Jonny M.



06/09/2013

Platano - SEMO (Sen Motivo) (2013)

(eo) Jen mikskasedo SEMO (SenMotivo) mp3oj  kaj paroloj senpage elsxuteblaj cxi-tie...
(fr) Voici la mixtape SEMO (SenMotivo) les mp3 et les paroles (en espéranto) sont ici
(en) The new mixtape SEMO (SenMotivo) get mp3 and lyrics (in Esperanto) hear

En 2014, aperos 1a albumo de Platano. Por subteni tiun projekton vi povas promesi la acxetado de tiun diskon. http://goo.gl/5pvMO


15/06/2013

"Regestilo" de Jonny M (2013)






Aĉetu la KDon /// Buy the CD:
http://vinilkosmo.com/?disc=vkkd117
Aĉetu albumon digitale /// Buy the digital album:
http://cd1d.com/fr/album/regestilo


26/02/2013

Platano - LS/000-005 (2013)



[Fotoj Diana S.]
http://frap.samizdat.net/download/LS_000-005.zip

- - -

001 - Obama (1:17)
002 - Espero (1:24)
003 - Nova Jaro (1:27)
004 - Depardieu (1:43)
005 - Mono (1:54)


- - -
LS por Libera Stilo (freestyle) far' de Platano.
5 etetaj kantoj donitaj... 

---
Ankaux eblas acxeti diskon de la Pafklik kaj Hiphopa Kompilo vol. 2



01/09/2012

Espokatrtel' (Eterne Rima) : Biznes' (2012)

Espokatrtel' : Biznes

1.Espokartel'
2.Hindukush'
3.El La Papertas'
4.En La Kabano
5.Espokartel' II
6.Biznes'
7.Manifesto
8.Espokartel' III
9.Centprocenta Pajac'
10.Elspezoj

07/06/2011

HipHopa Kompilo Vol.2 (2011)

Albumo ref.: VKKD106-041 - KD ekstra 17 titoloj – 51:00 mn + 10 instrumentaj MP3 por karaokeo HIPHOPA KOMPILO Volumo 2 - Diversaj artistoj – Internacia - Produktita de Vinilkosmo © 2011
PLENA ALBUMO 10€
Jen hiphopa kompilo 100% en esperanto, kaj simile al uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj estas disaj tra la tuta planedo.
Partoprenis produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el ne malpli ol 10 landoj el la tuta mondo : Germanio (Jonny M), Brazilio (Tone), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Kanado (Diablo), Slovakio (Marteno), Svedio (Carina), kaj Svislando (Tinitus) !
Male al Volumo 1 de la kompilo*, lanĉita en 2009, kiu estis eksperimentaĵo, la dua volumo estis profesie produktita kaj prezentas konfirmitajn artistojn kiajn Eterne Rima kaj Platano de La Pafklik, kiuj ambaŭ eldonis antaŭ nelonge proprajn albumojn, sen forgesi Dolchamar, kiu venas de la poproka universe, estis tamen la unua bando kiu repis en Esperanto.
Muzikaĵoj de la kompilo estas tre diversaj, irante de klasika novjorka hiphopo (Platano, ‘Lasta kanto’), viglaj kantoj (Jonny M, ‘Diru mi nun’), pop-rok (Dolchamar, ‘Tritaga afero’), ĝis ornamaĉa dirty-south (Eterne Rima, ‘Fidela’).
Same kiel en ĉiuj rep-kompiloj, tiu ĉi ebligas eksperimentadojn kaj neelpenseblajn kunlaboradojn inter la artistoj en vera internacia etoso.

Bugge Bang (Danio)  Bugge Bang estas juna denaska esperantisto, ĉar lia patro estas 

Kim de la fama grupo Hotel Desperado. Li tre june interesiĝis pri hiphopa arto de la buŝritmo (angle human beatbox). Li partoprenis eĉ kursaron por pliperfektigi sian arton. 

Carina (Svedio)  Carina estas juna esperantistino. Ŝi naskiĝis kaj vivas en Svedio. Ŝi estas denaska esperantistino, kaj ŝiaj gepatroj estas la fama muzika duopo ĴomArt kaj Nataŝa, origine de Kazaĥio. Ŝi kantas ekde kiam ŝi estis 3 jaraĝa , ŝiaj gepatroj eldonis la diskon Carina kantas por vi en esperanto, kiu kompilas kantojn kiujn ŝi registris de 2002 ĝis 2009.

Diablo (Kanado)  Diablo, origine de Portoriko, estas esperantisto de malmulte da jaroj, sed li muzikas delonge. Nuntempe li nur muzikumas, sed ankoraŭ ne repas en esperanto. Li komponas muzikaĵojn kaj vendas ilin al multaj repistoj kiuj repas ĉu hispane ĉu angle. Li eĉ vizitis L.A. kaj laboris kun kelkaj famaj produktistoj, ekzemple DJ Muggs (Cypress Hill!). 

 Dolchamar – Pieĉjo (Finnlando)  Dolchamar (antaŭe Dolcxamar) estas muzikgrupo kiu ekis en 1999 en Londono, sed nun baziĝas en Finnlando. Ĝi ludas ritman rokon kaj hiphopon, kaj kantas. En la unua albumo de Dolcxamar estis la unua kanto tute repita, ‘Ĉu vi pretas?’ Ĝi havis tuj grandan sukceson. Pro foriro de membroj, la bando ŝanĝis sian nomon de Dolcxamar al Dolchamar en 2003. Ili eldonis pli rokan albumon, Rebela sono. Kaj denove kun ŝanĝoj en la bandoj en 2010, Trajn’ nenien. Nur Patrik Austin (Pieĉjo), restis de la komenco de la bando. Li aperis sole en HHK Vol. 1 kunlabore kun DĴ Roĝer, kaj en HHK Vol. 2 ĉe la kanto ‘Nia hiphop'’.

Eterne Rima (Japanio)  Eterne Rima naskiĝis en Pollando kaj nuntempe loĝas en Japanio. Lia unua demo-albumo Por miaj gefratoj aperis neoficiale en 2001. Li kontribuis per du kantoj al Hiphopa Kompilo Vol. 1. En 2010, li eldonis senpagan albumetonPor la rep', por anonci la alvenon de plena albumo Samideano.

Gijom Armide (Francio)  Gijom estas franca kantisto kaj pianisto. Li muzikumas de infanaĝo, kaj esperantiĝis en 2008. Loĝante en la sama urbo kiel Platano (Parizo), ili havis ideon krei komunan kanton. Rezultis ‘Ĝimini la akrido’. Jonny M (Germanio)  Jonny M estas juna germano. De 2006 li sin dediĉas al rep-raga-regeo-muziko en la germana, kaj de 2009 en esperanto. Komence de 2011, Jonny M eldonis Pli ol espero, albumeton kun 5 titoloj, kiu estas libere elŝutebla ĉe interreto. PorHHK Vol. 2 li registris kanton kun Tinitus el Svislando. 

Marteno (Slovakio)  Marteno estas repisto kiu naskiĝis en Slovakio, kaj nun loĝas en Britio. Li repas de 2003, ĉefe koncertetas dum esperantaj renkontiĝoj. La kanto ‘PI’ estis kantita en 2006. Li interesiĝas ankaŭ pri lingvoj, ekzemple en ‘PI’ en unu parto estas la unua repado en la lingvo loĵban! 

Platano – La Pafklik (Francio)  La Pafklik estis hiphopa duopo kiu unue koncertis en 2006. Ĝi konsistis el du parizanoj, Platano kaj Katakana. En la bando, Platano repis kaj skrapumis, dum Katakana komponis muzikon kaj repis. En 2008 ili eldonis albumon Fek al Esperanto. Ili aktive partoprenis ankaŭ en HHK Vol. 1. Sed pro diversaj kialoj, en 2010 la grupo disiĝis. Nun Platano repas je muziko de aliaj muzikistoj. En HHK Vol. 2, Platano laboris kun Diablo, Eterne Rima, kaj Gijom Armide. La Pafklik aperas ĉi tie en la kanto ‘Nia hiphop'’. Katakana komponis la bazon de la instrumentaro. Tone (Brazilo)  Tone estas brazila repisto. Li famiĝis pro ‘Nova kanto’, unuafoje kantita en Pato Branco dum Internacia Junulara Kongreso 2002. Li faris turneon en Eŭropo en 2009, tiam li promociis sian oktitolan albumeton Repe, Ritme, Sone....

La HHK1 daŭre libere elŝulteblas ĉe la retejo HHK1 (HIPHOPA KOMPILO Vol.1)

21/02/2011

Jonny M - Pli ol Espero (2011)



01 - Rilaksigxu
02 - En somero
03 - Muzik'
04 - Al la radikoj
05 - Por paco

Elsxultu cxi-tie !! Download there !!
Télécharger ici !! Descargo aqui !!

Lade es dir hier herunter !!!



07/07/2010

Whity - Black Esperanto (Franclingve/ 2011)

"Black Esperanto" estas kompilajxo de 5 volumoj kiuj nomigxis "Esperanto".
Whity koncertis cxe  FESTO 2011.



1. Whity - Me débrancher le mic- (prod Métronom)
2. Whity feat.Wira - Au front- (prod.Métronom)
3. Whity -Nouveaux jours- (prod Kaneyking)
4. Whity -Remixtape part.1- (prod Kaneyking)
5. Whity -Brouillard- (prod Crown)
6. Whity -Against the machine- (prod.Kaneyking)
7. Whity -Respire- (prod. Zetia)
8. Whity -Mai 2008- (prod. Métronom)
9. Whity -Etre- (prod.Kaneyking)
10. Whity -1 but splendide- (prod.Kaneyking)
11. Whity -Brouillard- (Remix Flèv)
12. Whity Feat Lee Ramsay -This music- (Remix Brans)
13. Whity -Mômes du Monde- (Remix Al Bandito)



19/01/2010

HipHopa Kompilo Vol 1.+ (2010)






Masterigita de Melono
Kaj 2 novaj kantoj de Platano kaj Emĉjo
Remasterisé + 2 nouvelles chansons
New mastering + 2 new songs




01 Eterne Rima - Amika man
02 Pafklik - Hiphopa Epopeo
03 Argenta - Nubo Rezista Festo
04 Jan Schroeder - Seksperanturismo
05 Musubana - Imitado
06 Trackman Artifex - La Biciklo
07 Esperanto - W Miedzyczasie
08 Dolchamar - Enmigrad
09 Tone - Verva Virino
10 Eterne Rima - Batas la Kalkan
11 Ale Cosavela - Vortoj Vakuaj
12 Platano - Mi ne havas amikon
13 Platano kaj Emĉjo - JES JES JO




14/12/2009

Eterne Rima - "Por La Rep'" (2009)

01 - Por la Rep' (4:06)
02 - Mia loko (3:33)
03 - Elspezoj (3:46)
04 - Ne lasu ŝin enui (3:41)

Tio estas promocia albumeto Por La Rep'" anoncas la alvenon de oficiala KD "Samideano", kiu aperos baldaŭ en 2010. Ĝi estos eldonita de bone konata eldonejo Vinilkosmo.



Elsxultu cxi-tie !! Download there !! Télécharger ici !! Descargo aqui !!
Lade es dir hier herunter !!!