Hiphopo en Esperanto
Videoj
20/01/2025
Senegalo - Samba Boozy Bouzot (2025)
MemFarito » estas muzikalbumo de la esperantista artisto Samba Boozy Bouzot, kiu estu lanĉata la 5-a de decembro 2024. La albumo estas speciale verkita, komponita kaj produktita de li mem, tial la titolo « MemFarito ». Ĝi estas esprimo de lia persona kreemo kaj sindediĉo al muziko kaj Esperanto.
https://sambamuziko.com/muziko/
Jonny M - Petolas (2024)
Akirebla cxe : https://www.vinilkosmo-mp3.com/
Multaj el vi demandis pri nova albumo de unu el la plej famaj kantistoj de moderna Esperantujo. Jen la bonaj novaĵoj: Ĝi finfine pretas! Dek du kantoj atendas la aŭskultantojn en ĉi tiu freŝnova verko en konata rege-repa maniero – sed ĉi-foje aldoniĝas sudamerikaj sonoj al la mikso. Jonny M - Petolas estas la titolo de la albumo kaj ĝia produktado jam komenciĝis tuj post la antaŭa albumo Kreaktiva, daŭris tra la kronvirusa pandemio kaj nun pretas ĝustatempe por la nova jaro 2024!
Ĉi-foje, krom multaj tekstoj pri variaj temoj, personaj malfacilaĵoj kaj multege da ironio, ankaŭ troviĝas kunlaboro kun Tim Gallego en Petolas. Krom Jonny M kantante pri la graveco de la suno por via vitamino D-kvanto en la korpo, ankaŭ amo havas elstaran lokon en la albumo. Propra plaĉo, kiel alia ekzemplo, estas kanto kiu jam delonge konatas kaj kunkantatas en vivaj koncertoj.
Do por fini, la tria oficiala albumo de la esperantlingva regekantisto estas mikso de konata kaj nova stilo kaj certe necesaĵo por veraj ŝatantoj de Jonny M!
Jonny M en ĉi tiu albumo estas:
Jonas Marx: aŭtoro, ĉefvoĉoj
Korusvoĉoj:
- Falkonection (Falko Schönian)
Gastaj aŭtoroj kaj kantistoj:
-Tim Gallego en Nia familio
Muzikoj kaj aranĝoj:
-Alann Ulises en 1, 2, 3, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12
-FX-M Black en 4
Tekstoreviziado : Jaes Estrada, Miĥaelo Rikardo Balicki (ne de ĉiuj tekstoj), Bertilo Wennergren (ne de ĉiuj tekstoj)
Registrita en la Studio: Körner Studio , Kolonjo, Germanio
Soninĝeniero & mastrofaranto: Falkonection (Falko Schönian)
Foto kiu inspiris por la kovrilo: Kam Lee
Aliaj inspirantaj fotoj: Ariel Palmer
Grafika prilaboro de la kovrilo kaj libreto: Jonas Marx

17/08/2019
Platano - LS/012-016 (2019)
- - -
012 - Esperanto Lives (1:22)
013 - Podkasto.net (VaVo) (1:57)
014 - MLMK (2:02)
015 - 170717 (2:27)
016 - Vivas ni (1:51)
- - -
LS por Libera Stilo (freestyle) far' de Platano.
---
06/01/2017
Jonny M : Kreaktiva (2017)
Ekde la 3a januaro 2017 fine pretas ĝi- la tria albumo de la fama regeartisto. 14 freŝnovaj kantoj, inter alia kunlaboroj kun La Perdita Generacio, Dolchamar kaj j O m O.
Dancigaj ritmoj, bone pripensitaj tekstoj kaj enkapantaj melodioj atendas vin. La kanto "Ni estas fortaj" jam igis la homojn danci dum du koncertoj en indonesio, la kanto "Por mia patro" estas dediĉita al lia patro kaj "Ribeluloj" kun Dolchamar priparolas sociajn problemojn kaj kritikas la kapitalistan sistemon.
Jonny M jam vizitis multajn landojn kaj kun la nova albumo li denove travojaĝas esperantujon. En Esperanto, la germana kaj angla feliĉigas la simpatia, juna viro jam ekde 2006 liajn ŝatantojn.
https://www.jonny-m.org
09/12/2016
05/05/2015
Platano - LS/006-011 (2015)
- - -
006 - 2014 (2:29)
007 - Trista Ebrio (1:36)
008 - Tekila Barato (2:01)
009 - Mens' bilboka (1:26)
010 - Bretona Bubo (0:59)
011 - Ghis tuj (2:28)
- - -
LS por Libera Stilo (freestyle) far' de Platano.
5 etetaj kantoj donitaj...
Atandante SE-MO (Sen Motivo) pli serioza projekto
(ankaux senpaga) kiu devas iam aperi.
En 2016, aperos 1a albumo de Platano. Por subteni tiun
projekton vi povas promesi la acxetado de tiun diskon.
---
Ankaux eblas acxeti diskon de la Pafklik kaj Hiphopa Kompilo vol. 2
05/10/2013
Inscription à :
Articles (Atom)